Monday, October 6, 2014

En Kafejo, Inter Ortodoksuloj

Inventis mi ilon
por iri hieraŭen
kaj antaŭhieraŭen
kaj antaŭtiamen
ĝis epoko
kiam miaj ancestroj
kaj ties
estis unu familio

Thursday, October 2, 2014

Mia kafo

Originale aperis interlingvae, en Panorama in Interlingua.

Vi stimulas min matene
kaj bontenas min tra la tago...
vi tenas min for de la dormo;
vi estas mia kafo.

Vi venis el sudo ekzota
por, per afableco, min trafi...
kaj nun via gusto min fandas.
Vi estas mia kafo.

Ĉu vi havas la plej bonan guston?
Ĉu alia? Mi nur havas imagon.
Sed mi ŝatas vin; vi sufiĉas.
Mi amas mian kafon.

Subite Konsciante Sian Mortemon, La Bando Ĉesas Ludi kaj Flugas al la Savzonoj

Originale aperis en la angla gazeto WTF PWM.

I
Lia kunlaboranto rakontas
denove pri tiu amsterdama iĉino.
Li restas en kvadrato, provas ne vidiĝi,
aŭskultante, imagante ke tio okazis al li.

II
Atendante la vicon, li revas pri rabo,
spektas sin salti post la rubujon,
premi sin en la ventumilon
kaj fali sur la kanajlojn de super ili,
savante la tagon.

III
Luktante dum horoj
kun sia ekstera memeto,
li venas al venko
kaj kuŝas tie,
kovrita en sia triumfo.

IV
Dum li marŝas en luno
kaj spektas la teron
el 4800 kilometroj diste,
voĉo informas lin radie,
ke io paneis
kaj li neniam povos reveni.

La Limakego

Originale aperis en la angla, en la retgazeto WTF PWM.

Legu la jenan tekston por respondi al la demandoj, kiuj sekvos.

Teksto:

Limax maximus, la limakego, ekspozicias la plej interesan kaj malordinaran pariĝan konduton en la animala regno. La du hermafroditaj limakoj dancas ronde dum horoj, dum iliaj langoj sin karesas kune, kaj poste ili grimpas sur proksiman arbaron kaj elrampas sur branĉon.

De muka ŝnuro sekreciita de iliaj korpoj, ili malalteniĝas plurajn celojn sub la branĉon kaj etendas siajn grandegajn penisojn, kiuj unuiĝas en unu fadenon kaj kreas kvazaŭ globon, kiu pendas de la arbo.

La limakegoj samtempe enplantas sian spermon unu en la alian kaj ambaŭ gravediĝos. Iliaj penisoj poste revenos en siajn korpojn dum ili disiĝos por meti ovojn, kiuj kalkuliĝos ĝis centoj.

Demandoj:

1. Laŭ tiu pasaĝo, kiu el la jenaj frazoj plej bone priskribas la sintenon de la limakego pri sia partnero?
A. La limakego enamiĝis sed timas perdi sian partneron.
B. La limakego rigardas sian partneron kiel suban sed serĉas ŝanĝi ĝin al egalulo.
C. La limakego aspektas indiferenta, sed posedas profundan estimon pri kiu ĝi ne povas paroli.
D. La limakego volas iun, kiun ĝi amas, sed konsideras sufiĉe havi iun, kiu haveblas.

2. Kiu estas la plej probabla kialo por la verkado de tiu ĉi pasaĝo?
A. La verkisto ne seksumis kun iu ajn dum monatoj.
B. La verkisto tro dependas de sia patrino.
C. La verkisto mem sekrete volas esti hermafrodito.
D. La verkisto kreskigas armeon da limakegoj, por puni la personojn kiuj nomis ŝin 'nerdo' en la mezlernejo.

3. Kiun celon plenumas la fina alineo?
A. Ĝi elmontras la profunde semitan bezonon de la verkisto por transdoni sin.
B. Ĝi montras la universalan bezonon de ĉiuj kreitaĵoj por esti amataj.
C. Ĝi tragedie haltas la liberon de du antaŭe sendependaj limakegoj.
D. Ĝi estas postmoderna alineo kaj ne devas havi ian veran funkcion. Ĝi ekzistas simple por esti aprezata, kiel kato.

4. Ĉu vi ankoraŭ parolas pri la alineo, aŭ pri ĉi tiu poemo?
A. Nenio tiom evidentas, kiom ĝi ŝajnas.
B. Mi rifuzas respondi al ĉi tiu demando, ĉar mi suspektas ke vi estas pederasto.
C. Mi parolas pri nenio, sed ankaŭ pri ĉiuj gravaĵoj.
D. Vi sonĝas. Vekiĝu-

Saturday, May 24, 2014

La servanto

-laŭ ĉinesko Deksessilabo

ni
sub la supra energi'
ne scias
pri ekvilibri':

reĝ'
travivinta de la neĝ'
ne nepre
sidados en seĝ'

dum
stultulo kun oportun'
subite
mergiĝos el lum'

por
tranĉi kapon el la flor'
kreskinta
en komenca hor'.

Friday, May 23, 2014

Estas mia plano, ke... (Traduko de sennoma poeto)

Estas mia plano, ke
Mi mortos en taverno
Por ke vin' proksimu al
Mortula kapkaverno.

Tiam kantos anĝelar'
kompate al terbulo,
"Di' pardonu pekojn
de ĉi povra drinkemulo!"

Thursday, May 15, 2014

Plurlingva subtekstigado en Youtube

Eble mia menso lantas, sed mi ĵus ekrimarkis la kapablon en Youtube aldoni subtekston al oniaj videoj en pluraj lingvoj. Por mi tio estas bonega kapablo, espluenda por instrui Esperanton.

Mi komencis subtekstigi miajn proprajn poemojn en Esperanto, la angla kaj la hispana. Jen mia Youtube kanalo, kie la poemoj markitaj kun “CC” apud ili havas minimume subtekston en la angla kaj Esperanto. Pli kaj pli, mi estos aldonanta subtekston al la pli fruaj videoj kaj al postaj videoj ankaŭ.

www.youtube.com/channel/UC6z_WLeY2cAY38PKSVOTpHg

Thursday, May 1, 2014

Marcus Scriptor - Kiel oni povas kredi?

Kiel oni povas kredi
sen scii?
Eblas, ke sentoj
pli intensas ol pensoj.

Kiel oni povas kredi
sen vidi?
Eble vizioj
pli realas ol vidaĵoj.

Kiel oni povas kredi
sen pruvi?
Eblas, ke fido
plej fortas el ĉio.

Originala Interlingvaa poemo: poemasepensatas.blogspot.com/2014/04/como-on-pote-creder.html

Wednesday, April 30, 2014

En la florbedo

En la florbedo kreskas drakocefalo.
"Kiel bele!" diras knabineto.

En la infero kreskas drakoĉifalo.
"Blasfeme!" diras volapukisto.

Monday, April 28, 2014

Aŝrej, tradicia juda preĝo

Beniĝu kiuj loĝas en via Domo bela. Ili ĉiam vin laŭdu, sela!
Beniĝu por kiuj estas tiel kaj la Eternulo estas Dio.

Psalmo de Davido:

Altigos mi vin, ho mia Reĝo, kaj mi benos vian nomon por ĉiam.
Benos vin mi ĉiutage kaj prifestenos vian nomon por ĉiam.
Cedos ĉiu enketo al la granda, tre laŭdata Eternulo.
De generaci’ al generacio oni laŭdos kaj rakontos viajn farojn.
Ekdiskutos mi vian splendon kaj la gloran mirindon de viaj faroj.
Faros oni rakonton pri via miro kaj poste rilatos vian grandon.
Grandan bonecon kaj justecon oni kante al vi ĝuste atribuos.
Haton ne havas la Eternulo, Lia pacienco kaj graco estas grandaj.
Inklinita estas Dio al favora kor’ kaj li agas bone al ĉiuj.
Je via nomo ĉiu homo danke penos kaj viaj piuloj vin benos.
Ke via regno gloras, oni sugestos, kaj pri via potenco atestos.
Liajn potencajn farojn oni anoncos kaj la gloran splendon de Lia regno.
Mastreco via mastras ĉiun generacion kaj via regno daŭras ĉiun eternecon.
Nutras la Eternulo ĉiun faliton kaj rektigas ĉiun kurbigiton.
Okuloj de ĉiuj al vi esperas kaj vi donas manĝon ĝustatempe.
Pugno via malfermiĝas por satigi ĉies volon kiu vivas.
Rektas la vojo de Dio kaj grandaj estas Liaj faroj.
Sinceraj serĉantoj trovos Dion, por ili Li ĉiam proksimas.
Timantojn de Dio Li aŭskultos kaj ties volojn Li plenumos.
Unike Li protektas Liajn amantojn dum Li detruas la pekemajn.
Vere mi laŭdu Dion kaj ĉiu karnulo Lin benu por ĉiam kaj ĉiam.
Zorgu ne, niaj buŝoj benu Dion, de nun ĝis ĉiam, haleluja!
Zorgu ne, niaj buŝoj benu Dion, de nun ĝis ĉiam, haleluja!

Friday, April 25, 2014

Katulo - Ni vivu, ho Lesbio, kaj ni amu

Ni vivu, ho Lesbio, kaj ni amu,
kaj estimu oldulan onidiron
valori neniom krom spesmilon.
La suno leviĝas kaj reiras
kaj kiam la eta lum’ subiras,
tiam senfina nokt’ dormendas.
Donu al mi mil kisojn, poste centon,
poste mil plu kaj poste duan centon,
poste mil plu ankoraŭ, poste centon.
Tiam kiam ni faris multajn milojn,
ni konfuzos la kvanton, ne plu scios,
do neniu rigardos nin malbone
sciante kiom estis niaj kisoj.

(Poemo de Gajo Valerio Katulo)

Thursday, April 24, 2014

L. L. Zamenhofo (Klerihuo)

L. L. Zamenhofo
estis fano de tofo.
Por manĝi ĝin li iris al Ĥinujo en ĉaro
dirante "Tial mi havas amon al la tuta homaro."

- - -

Klerihuo (Clerihew) estas absurda, kvar-linia poemo inventita de la brito Edmund Clerihew Bentley. La unua linio estas la nomo de famulo, kiun la poemo metas en absurda situacio. La ritmo estas intence neregula kaj la rimskemo estas AABB.

Printempa Rago

I
la papilio flirtas kun intenc’

II
sorĉas burĝon’ la pejzaĝon
trinkante la roson
el humidkampar’

III
miajn orelojn dolĉigas
la kanto, kiun vi kantas
al mi

(verkita dum mi aŭskultis la komponaĵon “Sadapalaya” de Nikhil Joshi)

Wednesday, April 23, 2014

Hundida sopiro

la sopiro de hundid' perdinta patrinon
ploras profunde en lia koro

sed li paŝas plu, kaj ekaperas ridet' sur la vizaĝ'
ĉar li ekscias, ke ĉiu momento pasos

(verkita dum mi aŭskultis "J'attendrai" de Django Reinhardt)

Monday, April 21, 2014

La putino

en la varma somernokto
ŝi bruligas cigaredon,
marŝas supren-malsupren
de laŭta okupata strat’
kaj ŝi serĉas iun ajn
por ekhavi ion ajn
en la sola, varma nokto

(verkita dum mi aŭskultis “Summertime” de Miles Davis)

Sunday, April 20, 2014

La maniulo

li manĝegas, ĉirkaŭkuras,
li trodormas, kisas lin en sia menso
kaj li ploras dum li drinkas,
poste piedbatas pordon,
kolerante kontraŭ ĉiuj kiuj kontraŭstaras lin
ĵurante ĉesi iam (kiam?),
spektas filmojn kaj kriketon
tima pro la sento en si, ke li estas aliulo,
ke li ne estas tiu, kiu li pensas, ke li estas,
ke li vere estas aliplanedano
aŭ eĉ aliuniversano...

(verkita, sufiĉe strange, dum mi aŭskultis, "Raga Kamod: Alap, Jod, Gat Vilambit & Drut Teentaal" de Pandit Buddhadev Dasgupta)

Suprema Rezulto

falas pluv' el ĉiel'
danconte sur la herbar'.
ĝiaj fingroj ludas kun burĝonoj
naskigante florojn.
spruĉas ĝi la birdojn
kiuj banas sin kaj kaŝas.
plej profunde puŝas ĝin la mano de la nuboj
en la grundon renutrante l' tutan teron.

(verkita dum aŭskulto de "A Love Supreme Part II: Resolution" de John Coltrane)

Saturday, April 12, 2014

Kadavro

Zombio, kiu pupe moviĝas
tra la sendomulejojn de Warren,
reanimigita post aŭta kolizio ekster kokainejo,
lasu min teni viajn kondukilojn
kaj mi lasos vin teni la miajn
en rakontojn pri Cleveland
multajn jarojn antaŭ ol Lawrence Teksason venkis
kiam ĉiuj timis “la gejviruson”
kaj sonĝis pri Sanfrancisko.

Kantu al mi pri kio estis
kaj mi kanzonos al vi pri kio povas esti
kaj kiel ni povas helpi nin.
Lumigu la pasintan ombron
kvazaŭ aŭto
kaj mi lumigos la vojon antaŭen.
Ne timu la fantomojn de la nuno.
Ili pasos.
(Tamen foje mi malpravas)

Ne estis moderna familio en la banejoj
kaj kinejoj de la nokta urb’;
tian purecon nur povas permesi la postvenka mondo.
Amo por vi estis dista revo,
fantazi’ holivuda de knabinoj kiel mi.
"Lasu min montri ĝin al vi,"
mi petas.
"Mi havas ĉion, kion vi volas."

Vi apenaŭ povas movi vin
kaj mi tre profunde deziras helpi vin
ĉiutage, ĝis viaj limboj ĉesos moviĝi,
ĝis blanka lumo aperos en la ĉielo
kaj blindos ĉiun estaĵon,
blindos ĉiujn vivajn kaj mortajn
kaj unuigos ĉion.

Ho korpo mova!
Jam pasis viaj tagoj gloraj
sed ankoraŭ mian koran povas tuŝi viaj laciĝintaj membroj,
tial mi dankas nian kreinton
ĉar vi savis mian vivon,
kadavro,
en la kadukaj ruinoj de la hieraŭ,
vi savis mian vivon,
esper’.

Wednesday, April 9, 2014

Senti sin homeca

Bonege estas senti sin homeca
precipe se tre ofte oni sentas
apenaŭ tiel sin, apenaŭ deca.

Foje besti estas ja necesa,
sed besti ĉiam ankaŭ nin turmentas.
Do bone estas senti sin homeca.

Viva ĝuo estas interesa
sed troon oni fine ja lamentas.
Pli bone estas agi iom deca.

Doniĝu ĉiam ne respondo jesa,
sed tia kia veron testamentas.
Nur tiel oni sentas sin homeca.

Kaj pri mani’ estante, ve, senĉesa,
l’ unuan fojon saĝe ni preventas
agante iomete, preskaŭ deca.

Neniel estas vivo voj’ ekspresa
do la etaĵojn bone ni atentas.
Kaj bone estas senti sin homeca
kaj pli kaj pli fariĝi iu deca.

Monday, April 7, 2014

William Carlos Williams - La ruĝa ĉarumo

multo dependas
je

ruĝa
ĉarum'

glazurita de
pluvakvo

apud blankaj
kokoj

Tuesday, March 11, 2014

Lingva arkeo

En loĵbanuja(1) lago naĝis lojtoj
En idkultur'(2) avide svarmis ipoj
Esperantuj' de elefantoj plenis
Volapukist' kolektis ĉiujn ŝipe

Ĉar sendis Di' la ŝtormon por detrui
Ĉiun lingvon kiun hom' mem kreis.
Volante ne sin miksi kun idistoj,
La esperantistaro tuj kabeis.

Nur restis lingvemuloj en la ŝipo,
La diletantoj, nerdoj malpuregaj.
Ekkreskis nova mondo kie oni
Ne plu parolos angle, finavenke!

Piednotoj:
  1. Loĵbanujo aŭ lojbanistan: nomo de la komunumo por parolantoj de la logika planlingvo Loĵbano.
  2. Idokulturo: nomo de la komunumo de Idistoj.