Wednesday, February 26, 2014

Ŝoko

la memoro
frapas la konscion
precipe ofte
en la horo 
dum mi laboras
en mia orelo
parolas la Disiganto
rompas kion mi amas
rompas kion mi havas
amas kion mi rompas
ekhavas kion mi havis

Tuesday, February 25, 2014

Kara kasist' (en la "konfesa" tradicio)

Kara kasisto de Esperanto-USA,
jen la mono kiun vi laste al mi
rimarkigis mankan.
Mi bedaŭras,
kara kasist’,
ke la mono mankis.
Iam veturi mi esperas al somera kurso
kaj iam mi revas starigi subvencion por Esperanto,
kiam, kara kasist’, la mono ne plu mankos.
Nun tamen mi devas humile al vi remeti la ŝuldon
kaj rezigni pri la nova mend’-
almenaŭ por nun,
ĝis la mono ne plu mankos,
kara kasist’.


Konfesa poezio aŭ konfeseja poezio (angle: confessional poetry) estas skolo de "persona" poezio, kiu ekestis en Usono dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj kaj ofte pritemis aferojn vidatajn (almenaŭ tiam) kiel tabuajn kaj hontindajn.

Saturday, February 15, 2014

Vaporo (Ku-xiangsi)

— laŭ ĉineska skemo Ku-xiangsi* kaj tradicia libro Kohelet (Predikanto)

Vaporas la tuta viv',
mankas al
ĝi signif',
eĉ sencelas
labora soif',
nihilpeno sen kvalif'
tristega
pro mistif'.

Ne eblas senca deriv',
sensencas
la edif',
ne ekzistas
kiala specif',
sed sekvendas direktiv'
ĉiela
sen modif'. 

*Ku-xiangsi (profunda sopiro): ĉina fiksforma poemo el du samaj strofoj kun po 8 versoj de 7,33,45,733 silaboj, laŭ rimaranĝo a,xa,xa,xxa (x = senrima)

Wednesday, February 12, 2014

Nova tradukita libreto de moderna usona poeto Howie Good

En 2011 mi eldonis libreton "Love in a Time of Paranoia" de usona poeto Howie Good per mia tiama 'eldonejo' "twenty20 Publishing". Samtempe mi petis de li tradukajn rajtojn de la libro al Esperanto.

Tiam mi estis ankoraŭ komencinto. Mi kredas ke tiujare Cindy McKee rigardis la libron kaj ofertis sian konsilon pri polurado. En 2012 poemo "Nokto" aperis en Penseo. Dum du jaroj mi plu redaktis la tradukon. Laste mi retradukis ĝin, rigardante la malnovan tradukon samtempe.

Jen la Esperanto-traduko de la libreto. Ĝi baldaŭ aperos en Amazon kaj pluraj aliaj retejoj. Se iu volos senpagan PDF-ekzempleron por recenzi en gazeto, mi ĝoje alsendos. Ĉi tio estas laboro ama anstataŭ profitcela.

Amo en tempo de paranojo en CreateSpace

En Amazon.com
En Amazon.co.uk
En Amazon.de
En Amazon.fr
En Amazon.es
En Amazon.it

Latinaj hajkoj (Haicua)

Adhuc mane est hic-
velamen ecce nigrum
noctis se auferat.

Traduko:
Frumatenas ĉi
tie, jen nigra vual'
nokta levas sin.

- - -

Conivit Deus
et una eruptione
nata omnia sunt.

Traduko:
Palpebrumis Di'
kaj per unu eksplodo
ĉio naskiĝis.

- - -

Dum nocte ambulo,
viam mihi nix lustrat,
hiberni ancilla.

Traduko:
Dum nokta marŝo
neĝo vojon lumigas,
servisto vintra. #hajko

Sunday, February 9, 2014

Amikeco ne estas dieca (Nangezi)

—laŭ ĉinesko Nangezi*
Ĉiu pradio,
laŭ sci' legenda
en Japani' konenda,
estiĝis kiel nedependa.

Ofte mi volas
mem unuopi,
izole mizantropi
por doloron animan ŝtopi.

Sed mi ne dias...
do kun konatoj
multopas en rilatoj,
unu ar' de homaj gefratoj.

Nangezi (Suda kanto): ĉina fiksforma poemo el 4 versoj de 55,7,9 silaboj, laŭ rimaranĝo xa,a,a (x=senrima)

Wednesday, February 5, 2014

sendormaj hajkoj

matenas ĉe mi
ankoraŭ la lumo ne
frotis l' okulojn

- - -

foje krepusko
povas esti produkta
sed ne jam venis

- - -

fervora ombro
kampanjas kontraŭ lumo
sed venkos suno

- - -



sendormajn versojn
ŝi verkas plur-krepuske
en luna lumo

- - -

trans blankĉapela
kulmino ŝi aliras
valon florplenan

Anoncoj

Tiuj poemoj unue aperis en la angla, en libreto mia, Classifieds and Other Poems, escepte de Anoncoj 1 kaj 9, kiuj unue aperis en Leaf Garden numero 7-a, Anonco 2, kiu unue aperis en Counterexample Poetics kaj Anonco 10, kiu unue aperis en Boston Literary Magazine.

Ili ĉiuj jam disponeblas laŭ permesilo Krea Komunaĵa Atribuite 3.0, kaj en la angla kaj en Esperanto. Tamen, se vi volas aĉeti la originalan libron, kiu estas nur en la angla, ĝi mendeblas en Interreto.

Mi pretendas nenion pri la kvalito de tiuj poemoj en iu ajn lingvo.

Anonco 1

Ni vendas taglibron; 
ĝi apartenis al nia avo. 
Li aĉetis ĝin post la milito, 
sidis antaŭ ĝi 
ĉiutage kun skribilo 
kaj neniam skribis eĉ vorton.

Anonco 2
Mi serĉas la virinon 
el mia lastanokta sonĝo. 
Ŝiaj okuloj estis la Rivero Cuyahoga, 
kaj ŝia tuŝo estis la unua guto 
de neglaciigita pluvo, kiu falas
sur vian ŝultron komence de printempo.

Anonco 3
Mi serĉas drinkeman, kolereman fiŝkaptiston
por kunlabori al ia verko.
Alprenu pentrilojn, filmilojn
kaj eble skribilojn kaj paperon; mi ne certas,
ĉu ni bezonos iun ajn el tiuj,
sed tre gravas, ke ni verku ĝin.

Anonco 4
Mi serĉas hundon,
brunan Germanan Ŝafhundinon.
Ŝi fekas sur la tapiŝon kaj bojas al nekonatoj.
Se vi trovos ŝin, donu al ŝi ludilon
plenan kun manĝetaĵoj kaj arakida butero.
Ŝi ricevas tion ĉiutage kaj ĝi devas manki al ŝi.

Anonco 5
Mi vendas pupojn en la formo de piratoj.
Ili iam estis miaj, sed mi plenkreskiĝis
kaj ne plu bezonas tian stultaĵon.
Se vi havas demandojn, kontaktu mian 
sekretarion. Mi ne plu havas tempon
por respondi.

Anonco 6
Mi vendas gitaron,
1975a Fender Stratokaster,
nigra kaj blanka. Mi esperas
ke ĝi portos vin kien ĝi neniam portis min:
al la staĝo, antaŭ milojn da ŝatantoj,
for de la kripliganta krueleco de l' moderna
ekzisto.

Anonco 7
Mi trovis la plej bonan rakonton, kiun mi iam legis,
en Klevlanda rubujo, skribitan per mano.
Se vi estas la verkisto, mi petas ke vi bonvolu
daŭri verkadi, kaj se vi ne volas veni
por preni ĝin, almenaŭ lasadu viajn rakontojn
en la sama rubujo.

Anonco 8
Mi vendas poŝfotilon akvorezistan kaj bonkvalitan
kun amorvideoj pri mia eksfianĉino
(la mensogema, trompema putino!)
Vi rajtas preni ĝin el la haveno.
Mi ĉeestos. Post kiam ŝi lasis min,
nur restas mia boato.

Anonco 9
Kriptologo bezonata por malcifrigi la kodojn
kiujn mi trovis kaŝitaj en Finnegans Wake.
Li nepre scipovu obstrukci radiajn ondojn,
ĉar iu uzas radion por regi mian familion
kaj kaŭzi, ke ili provu ĉesigi min de ĉi tiu grava
laboro. Kaj ial iliaj okuloj havas larmojn.

Anonco 10
Mi serĉas la senton, kiun mi ricevis infanaĝe
kiam neĝo estis sorĉa kaj marvela afero,
kiam mi unue glitis slede de sur la monteto,
elslediĝis kolizie kun neĝulo kaj finis la vesperon
ridante, trinkante ĉokolaton.
Kiom kostus? Ne gravas.

Anonco 11
Mi trovis la taglibron de juna knabino,
registron de ŝia ŝanĝo de dolĉa, senzorga
10-jarulino al adoleskantino kiu tutkore amas
knabojn, feliĉas kiam ili amas ŝin, kaj deprimas kiam ne.
La lasta paĝo diras: “Ĉi-matene mi vomis.
Mi esperas, ke nenio misas.”

Anonco 12
Artema ino serĉas solan viron
kiu sonĝas ofte, eĉ ĉiutage,
kaj konigos siajn sonĝojn por ke ŝi pentru ilin,
kaj kiam ajn ili volos eliri
ili povos rigardi pentraĵon kaj
vivi dum momento en sia kolektiva sonĝo.

Androgino (Dekses-Silabo)

—laŭ ĉinesko Dekses-Silabo*
Vi
amas ideon de mi,
senseksa
kvazaŭ amfibi'.

Ĉu
okazas al vi la ĝu'
volante
fali al genu'


ĉu vi simple volas naŭ
komplezojn
ĝis la morgaŭ'?

Min
ne amu stile de in',
nek viro,
nur de Katerin'.

*Dekses-Silabo (ĉine: Shiliuziling): ĉina fiksforma poemo el kvar versoj de 1, 7, 3, 5 silaboj, laŭ rimaranĝo a,a,xa (x=senrima)