Saturday, April 12, 2014

Kadavro

Zombio, kiu pupe moviĝas
tra la sendomulejojn de Warren,
reanimigita post aŭta kolizio ekster kokainejo,
lasu min teni viajn kondukilojn
kaj mi lasos vin teni la miajn
en rakontojn pri Cleveland
multajn jarojn antaŭ ol Lawrence Teksason venkis
kiam ĉiuj timis “la gejviruson”
kaj sonĝis pri Sanfrancisko.

Kantu al mi pri kio estis
kaj mi kanzonos al vi pri kio povas esti
kaj kiel ni povas helpi nin.
Lumigu la pasintan ombron
kvazaŭ aŭto
kaj mi lumigos la vojon antaŭen.
Ne timu la fantomojn de la nuno.
Ili pasos.
(Tamen foje mi malpravas)

Ne estis moderna familio en la banejoj
kaj kinejoj de la nokta urb’;
tian purecon nur povas permesi la postvenka mondo.
Amo por vi estis dista revo,
fantazi’ holivuda de knabinoj kiel mi.
"Lasu min montri ĝin al vi,"
mi petas.
"Mi havas ĉion, kion vi volas."

Vi apenaŭ povas movi vin
kaj mi tre profunde deziras helpi vin
ĉiutage, ĝis viaj limboj ĉesos moviĝi,
ĝis blanka lumo aperos en la ĉielo
kaj blindos ĉiun estaĵon,
blindos ĉiujn vivajn kaj mortajn
kaj unuigos ĉion.

Ho korpo mova!
Jam pasis viaj tagoj gloraj
sed ankoraŭ mian koran povas tuŝi viaj laciĝintaj membroj,
tial mi dankas nian kreinton
ĉar vi savis mian vivon,
kadavro,
en la kadukaj ruinoj de la hieraŭ,
vi savis mian vivon,
esper’.

Wednesday, April 9, 2014

Senti sin homeca

Bonege estas senti sin homeca
precipe se tre ofte oni sentas
apenaŭ tiel sin, apenaŭ deca.

Foje besti estas ja necesa,
sed besti ĉiam ankaŭ nin turmentas.
Do bone estas senti sin homeca.

Viva ĝuo estas interesa
sed troon oni fine ja lamentas.
Pli bone estas agi iom deca.

Doniĝu ĉiam ne respondo jesa,
sed tia kia veron testamentas.
Nur tiel oni sentas sin homeca.

Kaj pri mani’ estante, ve, senĉesa,
l’ unuan fojon saĝe ni preventas
agante iomete, preskaŭ deca.

Neniel estas vivo voj’ ekspresa
do la etaĵojn bone ni atentas.
Kaj bone estas senti sin homeca
kaj pli kaj pli fariĝi iu deca.

Monday, April 7, 2014

William Carlos Williams - La ruĝa ĉarumo

multo dependas
je

ruĝa
ĉarum'

glazurita de
pluvakvo

apud blankaj
kokoj

Tuesday, March 11, 2014

Lingva arkeo

En loĵbanuja(1) lago naĝis lojtoj
En idkultur'(2) avide svarmis ipoj
Esperantuj' de elefantoj plenis
Volapukist' kolektis ĉiujn ŝipe

Ĉar sendis Di' la ŝtormon por detrui
Ĉiun lingvon kiun hom' mem kreis.
Volante ne sin miksi kun idistoj,
La esperantistaro tuj kabeis.

Nur restis lingvemuloj en la ŝipo,
La diletantoj, nerdoj malpuregaj.
Ekkreskis nova mondo kie oni
Ne plu parolos angle, finavenke!

Piednotoj:
  1. Loĵbanujo aŭ lojbanistan: nomo de la komunumo por parolantoj de la logika planlingvo Loĵbano.
  2. Idokulturo: nomo de la komunumo de Idistoj.

Wallace Stevens - Dek tri manieroj rigardi merlon

1
Inter dudek neĝaj montoj,
La sola moviĝanto
Estis l' okulo de l' merlo.

2
Mi havis tri mensojn,
Kiel arbaro
En kiu estas tri merloj.

3
La merlo turniĝis en la aŭtunaj ventoj.
Ĝi estis malgranda parto de la pantomimo.

4
Viro kaj virino
Estas unu.
Viro kaj virino kaj merlo
Estas unu.

5
Mi ne certas kiun preferi,
Ĉu la belecon de intonacio
Aŭ la belecon de implicado.
La merlon fajfantan
Aŭ tuj poste.

6
Glacio pikis la longan fenestron
Per barbara vitro.
La ombro de la merlo
Transpasis ĝin, tien kaj reen.
La humoro
Spurita en la ombro
Estis nemalĉifrebla kaŭzo.

7
Ho maldikaj viroj de Haddam*,
Kial vi imagas orajn birdojn?
Ĉu vi ne vidas, ke la merlo
Paŝas ĉirkaŭ la piedojn
De la virinoj ĉirkaŭ vi?

8
Mi konas noblajn akcentojn
Kaj lucidajn, neforkureblajn ritmojn;
Sed mi ankaŭ scias
Ke la merlo formas parton
De kion mi scias.

9
Kiam la merlo forflugis el vido,
Tio markis la randon
De unu el multaj cirkloj.

10
Je la vido de merloj
Flugantaj en verda lumo,
Eĉ la putinoj de eŭfonio
Akre krius.

11
Li veturis trans Konektikuton
En vitra ĉaro.
Iam timo ponardis lin.
Tiam li miskredis
Ke la ombro de sia veturilo
Estis merlaro.

12
La rivero moviĝas.
Devas esti ke la merlo flugas.

13
Vesperis la tutan posttagmezon.
Neĝis
Kaj estis neĝonte.
La merlo sidis
En la cedrobranĉoj.

*Haddam: urbo en Konektikuto

Printempaj Kampoj

floras la birdoj
en la printempo
kantas la floroj
birdas la tempo
princas la herbo
herbas la kampo
campas* ĉi poemo
kvazaŭ princo de mallumo
*camp/o: ridinde troigita kaj malbongusta stilo de arto. La vorto estas iomete pozitiva malsame de kiĉo, negativa termino, ĉar ĝi implikas ridindecon.
~a: kia havas la kvalitojn de campo.
~i: agi en campa maniero

Saturday, March 1, 2014

haj(na)koj pri kvalitoj

haj(na)ko: Formpoemo inventita de Eileen R. Tabios, konsistanta el tri linioj de 1,2,3 vortoj.

malhaj(na)ko aŭ reenversa haj(na)ko: poemo konsistanta el tri linioj de 3,2,1 vortoj.

- - -

Personeco
pritemas personojn
kaj ne diojn.

- - -

Muso,
kiu rapidas,
preterpasos la fortulon.

- - -

Homo
ne fortas,
sed konas sin.

- - -

Eĉ psalmisto povis
foje fariĝi
reĝo.