Wednesday, April 23, 2014

Hundida sopiro

la sopiro de hundid' perdinta patrinon
ploras profunde en lia koro

sed li paŝas plu, kaj ekaperas ridet' sur la vizaĝ'
ĉar li ekscias, ke ĉiu momento pasos

(verkita dum mi aŭskultis "J'attendrai" de Django Reinhardt)

Monday, April 21, 2014

La putino

en la varma somernokto
ŝi bruligas cigaredon,
marŝas supren-malsupren
de laŭta okupata strat’
kaj ŝi serĉas iun ajn
por ekhavi ion ajn
en la sola, varma nokto

(verkita dum mi aŭskultis “Summertime” de Miles Davis)

Sunday, April 20, 2014

La maniulo

li manĝegas, ĉirkaŭkuras,
li trodormas, kisas lin en sia menso
kaj li ploras dum li drinkas,
poste piedbatas pordon,
kolerante kontraŭ ĉiuj kiuj kontraŭstaras lin
ĵurante ĉesi iam (kiam?),
spektas filmojn kaj kriketon
tima pro la sento en si, ke li estas aliulo,
ke li ne estas tiu, kiu li pensas, ke li estas,
ke li vere estas aliplanedano
aŭ eĉ aliuniversano...

(verkita, sufiĉe strange, dum mi aŭskultis, "Raga Kamod: Alap, Jod, Gat Vilambit & Drut Teentaal" de Pandit Buddhadev Dasgupta)

Suprema Rezulto

falas pluv' el ĉiel'
danconte sur la herbar'.
ĝiaj fingroj ludas kun burĝonoj
naskigante florojn.
spruĉas ĝi la birdojn
kiuj banas sin kaj kaŝas.
plej profunde puŝas ĝin la mano de la nuboj
en la grundon renutrante l' tutan teron.

(verkita dum aŭskulto de "A Love Supreme Part II: Resolution" de John Coltrane)

Saturday, April 12, 2014

Kadavro

Zombio, kiu pupe moviĝas
tra la sendomulejojn de Warren,
reanimigita post aŭta kolizio ekster kokainejo,
lasu min teni viajn kondukilojn
kaj mi lasos vin teni la miajn
en rakontojn pri Cleveland
multajn jarojn antaŭ ol Lawrence Teksason venkis
kiam ĉiuj timis “la gejviruson”
kaj sonĝis pri Sanfrancisko.

Kantu al mi pri kio estis
kaj mi kanzonos al vi pri kio povas esti
kaj kiel ni povas helpi nin.
Lumigu la pasintan ombron
kvazaŭ aŭto
kaj mi lumigos la vojon antaŭen.
Ne timu la fantomojn de la nuno.
Ili pasos.
(Tamen foje mi malpravas)

Ne estis moderna familio en la banejoj
kaj kinejoj de la nokta urb’;
tian purecon nur povas permesi la postvenka mondo.
Amo por vi estis dista revo,
fantazi’ holivuda de knabinoj kiel mi.
"Lasu min montri ĝin al vi,"
mi petas.
"Mi havas ĉion, kion vi volas."

Vi apenaŭ povas movi vin
kaj mi tre profunde deziras helpi vin
ĉiutage, ĝis viaj limboj ĉesos moviĝi,
ĝis blanka lumo aperos en la ĉielo
kaj blindos ĉiun estaĵon,
blindos ĉiujn vivajn kaj mortajn
kaj unuigos ĉion.

Ho korpo mova!
Jam pasis viaj tagoj gloraj
sed ankoraŭ mian koran povas tuŝi viaj laciĝintaj membroj,
tial mi dankas nian kreinton
ĉar vi savis mian vivon,
kadavro,
en la kadukaj ruinoj de la hieraŭ,
vi savis mian vivon,
esper’.

Wednesday, April 9, 2014

Senti sin homeca

Bonege estas senti sin homeca
precipe se tre ofte oni sentas
apenaŭ tiel sin, apenaŭ deca.

Foje besti estas ja necesa,
sed besti ĉiam ankaŭ nin turmentas.
Do bone estas senti sin homeca.

Viva ĝuo estas interesa
sed troon oni fine ja lamentas.
Pli bone estas agi iom deca.

Doniĝu ĉiam ne respondo jesa,
sed tia kia veron testamentas.
Nur tiel oni sentas sin homeca.

Kaj pri mani’ estante, ve, senĉesa,
l’ unuan fojon saĝe ni preventas
agante iomete, preskaŭ deca.

Neniel estas vivo voj’ ekspresa
do la etaĵojn bone ni atentas.
Kaj bone estas senti sin homeca
kaj pli kaj pli fariĝi iu deca.

Monday, April 7, 2014

William Carlos Williams - La ruĝa ĉarumo

multo dependas
je

ruĝa
ĉarum'

glazurita de
pluvakvo

apud blankaj
kokoj