Wednesday, February 5, 2014

Anoncoj

Tiuj poemoj unue aperis en la angla, en libreto mia, Classifieds and Other Poems, escepte de Anoncoj 1 kaj 9, kiuj unue aperis en Leaf Garden numero 7-a, Anonco 2, kiu unue aperis en Counterexample Poetics kaj Anonco 10, kiu unue aperis en Boston Literary Magazine.

Ili ĉiuj jam disponeblas laŭ permesilo Krea Komunaĵa Atribuite 3.0, kaj en la angla kaj en Esperanto. Tamen, se vi volas aĉeti la originalan libron, kiu estas nur en la angla, ĝi mendeblas en Interreto.

Mi pretendas nenion pri la kvalito de tiuj poemoj en iu ajn lingvo.

Anonco 1

Ni vendas taglibron; 
ĝi apartenis al nia avo. 
Li aĉetis ĝin post la milito, 
sidis antaŭ ĝi 
ĉiutage kun skribilo 
kaj neniam skribis eĉ vorton.

Anonco 2
Mi serĉas la virinon 
el mia lastanokta sonĝo. 
Ŝiaj okuloj estis la Rivero Cuyahoga, 
kaj ŝia tuŝo estis la unua guto 
de neglaciigita pluvo, kiu falas
sur vian ŝultron komence de printempo.

Anonco 3
Mi serĉas drinkeman, kolereman fiŝkaptiston
por kunlabori al ia verko.
Alprenu pentrilojn, filmilojn
kaj eble skribilojn kaj paperon; mi ne certas,
ĉu ni bezonos iun ajn el tiuj,
sed tre gravas, ke ni verku ĝin.

Anonco 4
Mi serĉas hundon,
brunan Germanan Ŝafhundinon.
Ŝi fekas sur la tapiŝon kaj bojas al nekonatoj.
Se vi trovos ŝin, donu al ŝi ludilon
plenan kun manĝetaĵoj kaj arakida butero.
Ŝi ricevas tion ĉiutage kaj ĝi devas manki al ŝi.

Anonco 5
Mi vendas pupojn en la formo de piratoj.
Ili iam estis miaj, sed mi plenkreskiĝis
kaj ne plu bezonas tian stultaĵon.
Se vi havas demandojn, kontaktu mian 
sekretarion. Mi ne plu havas tempon
por respondi.

Anonco 6
Mi vendas gitaron,
1975a Fender Stratokaster,
nigra kaj blanka. Mi esperas
ke ĝi portos vin kien ĝi neniam portis min:
al la staĝo, antaŭ milojn da ŝatantoj,
for de la kripliganta krueleco de l' moderna
ekzisto.

Anonco 7
Mi trovis la plej bonan rakonton, kiun mi iam legis,
en Klevlanda rubujo, skribitan per mano.
Se vi estas la verkisto, mi petas ke vi bonvolu
daŭri verkadi, kaj se vi ne volas veni
por preni ĝin, almenaŭ lasadu viajn rakontojn
en la sama rubujo.

Anonco 8
Mi vendas poŝfotilon akvorezistan kaj bonkvalitan
kun amorvideoj pri mia eksfianĉino
(la mensogema, trompema putino!)
Vi rajtas preni ĝin el la haveno.
Mi ĉeestos. Post kiam ŝi lasis min,
nur restas mia boato.

Anonco 9
Kriptologo bezonata por malcifrigi la kodojn
kiujn mi trovis kaŝitaj en Finnegans Wake.
Li nepre scipovu obstrukci radiajn ondojn,
ĉar iu uzas radion por regi mian familion
kaj kaŭzi, ke ili provu ĉesigi min de ĉi tiu grava
laboro. Kaj ial iliaj okuloj havas larmojn.

Anonco 10
Mi serĉas la senton, kiun mi ricevis infanaĝe
kiam neĝo estis sorĉa kaj marvela afero,
kiam mi unue glitis slede de sur la monteto,
elslediĝis kolizie kun neĝulo kaj finis la vesperon
ridante, trinkante ĉokolaton.
Kiom kostus? Ne gravas.

Anonco 11
Mi trovis la taglibron de juna knabino,
registron de ŝia ŝanĝo de dolĉa, senzorga
10-jarulino al adoleskantino kiu tutkore amas
knabojn, feliĉas kiam ili amas ŝin, kaj deprimas kiam ne.
La lasta paĝo diras: “Ĉi-matene mi vomis.
Mi esperas, ke nenio misas.”

Anonco 12
Artema ino serĉas solan viron
kiu sonĝas ofte, eĉ ĉiutage,
kaj konigos siajn sonĝojn por ke ŝi pentru ilin,
kaj kiam ajn ili volos eliri
ili povos rigardi pentraĵon kaj
vivi dum momento en sia kolektiva sonĝo.

No comments:

Post a Comment